Reĝoj de Cindro

Bertilo Wennergren / Martin Wiese

Marŝas glora armeo
Estas la Eternulo kun vi
Subkalkane frakasiĝas la ostoj
De via malamik'

Ĉar vi amas la landon
Vi ĝin savas per mort' kaj teror'
Forbruligas vilaĝojn kaj urbojn
Sed mi petas vin:

Ho, demetu la glavon soifan
Ĝi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reĝojn de cindro
Kaj de plor'

Ĉu vi sentas fieron
Kreinte dezerton sen viv'?
Ĉu vi certas ke la historio
Vere dankos al vi?

Ho, demetu la glavon soifan
Ĝi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reĝojn de cindro
Kaj angor'

Via koro krias por sango kaj por venĝ'
Sentoj kaj instinktoj vin pelas al batal'
Kie estas nun viaj pensoj kaj prudent'?
Ĉu ili ne aŭdeblas tra la bruo de la ŝtal'?

Ho, demetu la glavon soifan
Ĝi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reĝojn de cindro

Vi ne servu la reĝojn de plor'

Trivia about the song Reĝoj de Cindro by Persone

When was the song “Reĝoj de Cindro” released by Persone?
The song Reĝoj de Cindro was released in 1996, on the album “Povus esti simple”.
Who composed the song “Reĝoj de Cindro” by Persone?
The song “Reĝoj de Cindro” by Persone was composed by Bertilo Wennergren and Martin Wiese.

Most popular songs of Persone

Other artists of Rock'n'roll