Fantomoj de la pasintec'

Anekdotoj de arbar'
Pecoj de la prarepertuar'
Jes, mi memoras
Vivo freŝis por ni du
Sed viaj pensoj ne tro freŝas plu
Ili fiodoras

Rakontu do por la centa foj'
Pri grandaj planoj kaj la ĝusta voj'

Antaŭjuĝoj, ne aprec'
Fantomoj de la pasintec'
Ne sorĉas min la kavalkad'
Mi konas vin tro bone, kamarad'

Nun vi nomas min artist'
Mia nomo staras en la list'
Jes, jes mi aŭdas
Ŝajnis interesa faz'
Mi staras nun en akvo ĝis la naz'
Kaj mi ne aplaŭdas

Rakontu do por la centa foj'
Pri grandkoruso kaj la hoboj'

Antaŭjuĝoj, ne aprec'
Fantomoj de la pasintec'
Ne sorĉas min la kavalkad'
Mi konas vin tro bone, kamarad'

Trivia about the song Fantomoj de la pasintec' by Persone

When was the song “Fantomoj de la pasintec'” released by Persone?
The song Fantomoj de la pasintec' was released in 1998, on the album “...sed estas ne”.

Most popular songs of Persone

Other artists of Rock'n'roll